Se vi ŝatus subteni la okazigon de JES, ni tre dankus vin pri donaco!
Estas du diversaj celoj al kiuj eblas donaci:
- JES-Fonduso: La JES-Fonduso estas monfonduso kiu ebligas la partoprenon de nepagipovaj homoj al JES.
- JES-Kaso: Donacante al JES-Kaso vi subtenas la organizadon de la evento kaj ebligas pli altan buĝeton por realigi kiel eble plej mojosan kaj buntan programon.
Se vi volas sendi donacon, bv. fari tion per banka ĝiro al la konto de LEJO:
Ricevonto: Lietuvių Esperanto Jaunimo Organizacija
IBAN: LT757044090106372972
BIC: CBVILT2X
Priskribo: Donaco JES-Fonduso / JES-Kaso + [via nomo]
Kiam ni ricevos vian donacon, ni kontaktos vin por demandi vin ĉu vi konsentas aperi en la listo de donacintoj.
Ankaŭ eblas indiki sumon kiun vi ŝatus donaci por JES rekte dum via aliĝo. Tiel ĝi estos tuj registrata ĉe ni kaj kunkalkulata kun via aliĝkotizo.
