Dum JES 26/27 okazos pluraj ekskursoj. Parte okazos paralele, dum la oficiala “ekskursa tago”, se ni ankaŭ planas kelkajn duontagajn ekskursoj. Vi povos elekti kiu(j)n ekskurso(j)n vi volas partopreni, aŭ simple resti trankvile en la ejo. La fina plano por la ekskurso ankoraŭ ne estas fermita, sed jen la ideoj ĝis nun.
1. Trampolina parko

Duontaga aŭ tuttaga ekskurso: Por la energiplenaj, ludemaj kaj saltemaj partoprenontoj de la JES, ni proponas aktivan sperton: iri al trampolina parko! Sub gvido de lokaj energiplenaj lokanoj, partoprenantoj povos elirigi ĉiun malbonan energion enan per laciĝado saltante sur trampolinoj, kurantaj kaj memorigante kiom bone estas konduti infanece. Ĉu vi volas konvinkiĝi? Vidu bildojn de la loko ĉi tie.
- Estimata prezo por persono: 16 €
2. Kajakumado

Duontaga ekskurso: La du plej gravaj riveroj de Litovio estas Nemunas kaj Neris, kaj bonŝance Neris trapasas Vilnon. Danke al tio, ni planas kajakumi kune ĉe Neris, profitante de la natura etoso kiu banas la ĉefurbon de Litovio.
- Estimata prezo por persono: 25 €
3. Mezepoka Vilno

Tuttaga ekskurso: Malkovru la historion de Vilno! Litova, pola, rusa, Esperantista… Vilno spertis multajn ŝanĝojn ekde ĝia apero en la mezepoko ĝis la nuna situacio. Ĉu vi scias ke Vilno estas la hejmo de la plej fama pola poeto, havas sian propran respublikon kaj eĉ gastigas rozkoloran festivalon? Malkovru tion kaj multe pli rekte el la plej mojosaj kaj spertaj lokanoj.
- Estimata kosto por persono: 10 €
4. Punka Vilno

Duontaga ekskurso: Sed Vilno ne estas nure malnova kaj trankvila urbo. Inter la modernaj faŝadoj kaj antikvaj konstruaĵoj kaŝiĝas la krio de kiuj revas je multe pli ol ŝajneco kaj mono. La muzika kulturo de Vilno plenas je buntaj lokoj kaj pasiaj artistoj kiuj kontribuas al kreado de etoso kie libereco estas la plej supra prioritato. Aliĝu por malkovri tiun ĉi, ne tiom konatan, parton de Vilno el amantoj de la plej freneza kaj danciga muziko.
- Estimata kosto por persono: ? €
5. Trakai

Tuttaga ekskurso: 28 km for de Vilno troveblas la urbeto Trakai. En ĝi, mezepoka kastelo regas regionon kun 200 lagoj. Dum vintro la lago povas glaciiĝi, permesante al la homoj iri sur ĝi por promeni, glacikuri, fiŝkapti aŭ ludi kun la neĝo. Ĉi tiu turisma loko, ankaŭ estas forte ligita al la litova manĝaĵo Kibinas, kiun ni gustumos post promenado ĉirkaŭ la lago kaj vizito al la kastelo.
- Estimata prezo por persono: 10 €
PAGADO
Se aplikeblas, bonvolu ĝiri vian kotizon por ekskurso(j) al jena bankokonto:
Ricevonto: Lietuvių Esperanto Jaunimo Organizacija
IBAN: LT757044090106372972
BIC: CBVILT2X
Priskribo: Ekskursoj JES + [via nomo]
