Apply for support through JES-Fonduso!

(This page is currently only available in Esperanto.)

Ĉu vi estas juna kaj ŝatus aliĝi al JES, sed ne havas sufiĉe da mono por mem pagi vian partoprenkotizon?

Jen helpo, kiun ni povas provizi al vi!

Dank’ al la malavaraj donacoj de diversaj homoj kaj organizoj, ni povas oferti al pluraj junuloj senpagan partoprenon en JES.

Kondiĉoj de la subteno:

  • esti juna (≤ 35 jaroj),
  • esti preta roli kiel helpanto dum JES,
  • paroli Esperanton almenaŭ je nivelo de baza konversacio,
  • havi kompreneblan kialon por ne povi mem pagi sian kotizon (ekzemple, ĉar vi estas studento sen propra salajro).

Prioritate estos elektitaj personoj kiuj neniam antaŭe partoprenis en JES.

La subteno kovras la plenan partoprenkotizon, t.e., garantias senpagan partoprenon inkluzive de programo, manĝado kaj tranoktado en plurlita ĉambro.

La subteno ne kovras vojaĝkostojn.

Eblas kandidatiĝi ĝis plej malfrue la 15a de oktobro 2025.

Por kandidatiĝi, simple skribu retpoŝton al jes[ĉe]esperanto.de en kiu vi

  • koncize prezentas vin mem,
  • klarigas kial vi bezonas la subtenon de la JES-Fonduso,
  • (se aplikeble,) priskribas kiuj estas viaj ĝisnunaj spertoj helpi surloke en Esperanto-eventoj.

Ni antaŭĝojas vian kandidatiĝon!