(This page is currently only available in Esperanto.)
Nia teamo jam konsistas el sep homoj! (Vidu la bildon sube.) Sed kvankam la kernaj roloj jam havas respondeculojn, ni ankoraŭ volonte akceptos la aliĝon de pliaj teamanoj.

Se vi mem deziras esti parto de la organiza teamo, skribu al ni ĉe jes[ĉe]esperanto.de. Ĉiuj estas bonvenaj, eĉ se vi ankoraŭ ne havas sperton pri organizi kongresojn aŭ ne loĝas en Germanio! Interalie, ni serĉas homojn kiuj (kun)respondecos pri:
- JES-Fonduso: respondecos pri kiel disdoni la JES-fonduso kaj ankaŭ pri fari alvokojn por donacantoj, se necese;
- Sekurspacigo: respondecos pri krei mezurojn por ke ĉiuj povu ĝui JES sekure (interalie: mezuroj por eviti akcidentojn, trakti problemojn kaze ke ili okazos, trovi konfidencpersonojn, ktp);
- Inventaristo: kontrolos ke ni havas ĉiujn necesajn aĵojn dum la kongreso (por tiu rolo, vi nepre devas partopreni en JES) kaj ankaŭ kie ili estas. Subtenos la respondeculojn pri programo;
Se vi ŝatus respondeci pri aliaj temoj, bv. skribi pri kio vi ŝatus respondeci.
Anoj de la organiza teamo rajtas je rabatita aŭ entute senpaga partopreno en JES.
