Al Vilno
Atingi Vilnon plej dependas de kie vi troveblas ekster Litovio (ĉiu loĝanto en Litovio bone scias kiel atingi Vilno aŭ riskas esti forpelita de la lando 😜), sed bonŝance estas multe da ebloj por atingi la urbon:
🚉 Ekzistas diversaj manieroj por plani trajnan vojaĝon, el kaj al Vilno iras internaciaj konektoj ĉiutage al kaj el Rigo, Varsovio+Krakovo kaj Talino.
🚌 Se vi volas vojaĝi per buso, ekzistas linioj kiuj konektas Vilno kun Britio, Aŭstrio, Hungario, Norvegio, Svedio, Ukrainio, Irlando, Grekio, Svislando, Danio, Italio, Ĉeĥio, Finnlando, Hispanio, Portugalio, Belgio, Nederlando, Maroko, Pollando, Estonio, Latvio kaj Francio per diversaj kompanioj. Vi povas kontroli ilin ĉi tie.
✈️ Se vi elektas vojaĝi aviadile, la flughaveno de Vilno estas konektita kun preskaŭ ĉie en Eŭropo plus kelkaj landoj en okcidenta azio kaj Egipto kaj Dubajo. En ĉi tiu paĝo vi trovos informon pri la konektoj, sed atentu ĉar ili varias laŭ la sezonoj.
🚲 Se vi planas vojaĝi bicikle, ni ne povas pretigi la vojaĝon por vi, sed bonvolu kontakti nin por ke ni povu informi aliajn, kiuj eble volus aliĝi al tia aventuro.
🚙 Ankaŭ eblas veturi aŭte (stirante aŭ petveture) ĝis Vilno. Tiakaze, sciu ke la gastejo havas parkejo kiu kostas 6€/nokte. Ne estas ŝarĝiloj por elektraj aŭtoj en la kongresejo, sed ne tiom for estas du publikaj parkejoj kun publikaj ŝarĝiloj. Por pli da informo estas tiu ĉi mapo: https://ev.vialietuva.lt/en
Al la junulargastejo Downtown Forest
Por tio plej gravas estas scii ke la junulargastejo troveblas je la adreso Paupio gatvė 31A; Vilnius, Lietuva; LT-11341. Jen la ligilo je Open Street Map kaj je Guglaj Mapoj.
Se vi alvenas aviadile, estas rektaj busoj kaj trajnoj el la flughaveno al la trajnstacio de Vilno. La trajnstacio estas apud la busstacio, kiuj estas 23 minutoj piede 🦶 de la junulargastejo. Ankaŭ vi povas preni la busojn 74, 13 aŭ 34 🚐 ĝis Subačiaus gatvė kaj promeni 3 minutojn piede 🦶 ĝis la gastejo. Gravas indiki ke se vi alvenas per Subačiaus gatvė, estas ŝtuparo🪜. Male, la enirejo je Paupio gatvė estas alirebla por homoj kun limigita movebleco ♿️.
Je kiu horo mi alvenu la 27-an de decembro?
La 27-an de decembro, la akceptejo estos malferma en la junulargastejo ekde 16h00.
Kiam mi foriru la 3-an de januaro?
La 3-an de decembro, vi devos forlasi vian ĉambron ĝis 10h00. Vi povos prepari manĝpakaĵon por via forvojaĝo.
