Kotizoj

Por partopreni en JES, aplikeblas jenaj kotizoj:

  1. Programkotizo
  2. Loĝkotizo
  3. Manĝkotizo
  4. Ekskursoj

Al la fina pagenda sumo, povas aldoniĝi:

  1. Krompago pro aliĝperiodo
  2. Donacoj

Laste, ekzistas etaj rabatoj al la kotizo por handikapitoj.

Post plenigi la aliĝilon, bonvolu ĝiri minimuman antaŭpagon de 60 EUR al bankokonto de LEJO:

Ricevonto: Lietuvių Esperanto Jaunimo Organizacija
IBAN: LT757044090106372972
BIC: CBVILT2X
Priskribo: JES + [via nomo]

Ni bonvenas se vi ĝiras rekte vian tutan kotizon, ĉar tiel vi ŝparos nian kaj vian tempon.

Programkotizo

La programkotizo varias laŭ du faktoroj: Por ebligi pli egalecan aliron al la evento, ni uzas sistemon de kotiz-kategorioj laŭ loĝlandoj, bazitaj sur la vivkosto kaj antaŭvidata vojaĝkosto. Tiel JES restu laŭeble atingebla por homoj el diversaj regionoj de la mondo. Krome, la programkotizo varias laŭ aĝo. Kvankam ĉiuj aĝgrupoj estas bonvenaj, nia ĉefa celgrupo estas junuloj, kiuj cetere ofte havas ekonomie malpli fortan situacion (ekz. lernejanoj, studentoj).

Jen tabelo kiu montras la altecon de la programkotizo laŭ lando/aĝo:

Programkotizo (€)A-landoB-landoC-lando
aĝo 0–17322622
aĝo 18–27423327
aĝo 28–35524032
aĝo 36+725442

Tiuj ĉi estas la landkategorioj:

  • A-landoj:
    Andoro, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monaka Princlando, Norvegio, Nederlando, San-Marino, Svedio, Svislando, Vatikanurbo
  • B-landoj:
    Aŭstralio, Brunejo, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hongkongo, Hungario, Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Katalunio, Kataro, Kipro, Kroatio, Kuvajto, Latvio, Litovio, Malto, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono
  • C-landoj:
    Ĉiuj aliaj landoj

Loĝkotizo

La loĝkotizo dependas de via tipo de loĝado. Ni dividis la opciojn en la jenaj grupoj:

  • Ĉambro por inter 4 kaj 8 homoj
  • 3-persona ĉambro
  • 2-persona normala ĉambro, kun la opcioj:
    • 2-persona 2-lita normala ĉambro.
    • 2-persona 1-lita normala ĉambro.
  • Luksa ĉambro, kun la opcioj:
    • 1-persona ĉambro.
    • 2-persona 2-lita luksa ĉambro.
    • 2-persona 1-lita luksa ĉambro.
  • Memstara loĝado ekster la ejo.

Bedaŭrinde ĉijare ne eblos tranokti en amasloĝejo!

La loĝkotizo laŭ kategorio estas

  • Ĉambro por inter 4 kaj 8 homoj
    • por la tuta semajno: 151 EUR
    • aŭ parttempe: 24 EUR tage
  • 3-persona ĉambro
    • por la tuta semajno: 168 EUR
    • aŭ parttempe: 27 EUR tage
  • 2-persona normala ĉambro
    • por la tuta semajno: 189 EUR
    • aŭ parttempe: 31 EUR tage
  • Luksa ĉambro
    • por la tuta semajno: 217 EUR
    • aŭ parttempe: 35 EUR tage
  • Memstara loĝado ekster la ejo
    • 0 EUR

Por infanoj kiuj aĝas 5 jarojn aŭ mapli, ekzistas la opcio aliĝi sen aparta lito, kunhavante la spacon kun sia laŭleĝa respondeculo kaj je la kostoj de 0 EUR. Se vi havas dubojn aŭ demandojn pri tio, bonvolu kontakti la organizteamon.

Manĝkotizo

Ni mendis servon kiu kuiros por ni kaj provizos manĝojn (maten-, tag- kaj vespermanĝojn). Eblos manĝi vegetare aŭ vegane. La unua manĝo provizota estas la vespermanĝo de la 27-a de decembro.

Por mendi ĉiujn manĝojn dum la tuta evento, la manĝkotizo estas de 154 EUR por la tuta semajno.

Ankaŭ eblas ne mendi manĝojn kaj memzorgi anstataŭe.

Se vi restas nur parttempe, tiuokaze la manĝkotizo kalkuliĝas kiel 25 EUR tage.

Por infanoj kiuj aĝas 5 jarojn aŭ mapli, ricevas rabaton de 50% en la manĝkotizo.

Krompago pro aliĝperiodo

Jen superrigardo pri niaj aliĝperiodoj kaj la postulataj krompagoj:

  • ĝis la 1-a de oktobro: neniu krompago
  • de la 2-a de oktobro ĝis la 14-a de decembro la: krompago de 8 EUR
  • post la 14-a de decembro: krompago de 20 EUR

Donacoj

Bonvenaj, sed ne devigaj, logike 🥰💚😘

Sed se vi ŝatus subteni la okazigon de JES, ni tre dankus vin pri donaco!

Estas du diversaj celoj al kiuj eblas donaci:

  • JES-Kaso: Donacante al JES-Kaso vi subtenas la organizadon de la evento kaj ebligas pli altan buĝeton por realigi kiel eble plej mojosan kaj buntan programon.
  • JES-Fonduso: La JES-Fonduso estas monfonduso kiu ebligas la partoprenon de nepagipovaj homoj al JES.

Rabatoj

Handikapitoj (kun atestilo) ĝuas etan rabaton de 10 EUR.