Pri Burg

La urbeto Burg (kastelo) troviĝas en la belega biosferrezervejo Spreewald (arbaro ĉe la rivero Spree) kiu famas pro siaj multegaj grandaj kaj malgrandaj riveretoj. La unika kaj belega pejzaĝo de la Spreewald kun sia multespeca flaŭro kaj faŭno originas de la glaciepoko kaj danke al tio nun ekzistas tre vasta reto de pli ol 450 riveretoj. En la regiono de Burg ankaŭ troviĝas multaj sanigaj fontoj kies akvo estas uzata en diversaj banejoj kaj naĝejoj. Multaj turistoj venas al Burg por ripozi, resaniĝi kaj simple bonfarti – do ni povos diboĉi kaj malstreĉiĝi samtempe!

Dum vintro, kiam la riveretoj estas glaciiĝitaj, multaj homoj prenas siajn glaciglitadŝuojn kaj promendas aŭ migradas sur la multaj malgrandaj riveretoj tra la Spreewald. En Burg eĉ troviĝas propra haveno por kanotoj – dum vintro okazos specialaj kanotveturadoj.

La loko estas tre interesa rilate la regionaj minoritatoj, la soraboj. La soraboj formas la plej malgrandan slavan popolon. En Burg oni povas malkovri la malfacilan pasintecon de la soraboj, kiuj pro politikaj kialoj devis asimiliĝi al la plimulto – kaj germaniĝi. Sed la soraboj sukcesis konservi kaj daŭrigi siajn tradiciojn kaj vivmanieron. Tion montras diversaj domoj, muzeoj kaj eventoj en Burg.