Pri la ejo

La JES 26/27 okazos en la junulargastejo Downtown forest, en la kvartalo de Uĵupis, 15 minutoj piede de la centro de la Vilno.

La adreso de la gastejo troveblas je:
Paupio gatvė 31A
Vilnius (Lietuva)
LT-11341

Ligilo je Guglaj Mapoj kaj je Open Street Map

Servoj

La loko havas kelkajn servojn, inter ili estas:

  • Vifio
  • Dorlotbestoj estas bonvenaj
  • Parkejo (6€/nokte, sen ŝarĝilo por elektraj aŭtoj, kvankam proksime estas publika parkejo kun tiaj ŝarĝiloj)
  • Lavmaŝino kaj sekigmaŝino
  • Kuirejo
  • Superbazaroj proksimaj (1 km for)

Fotoj kaj aliaj informoj

La loko mem havas sian propran mapon por helpi la gastojn:

Malgraŭ esti proksime al la centro de Vilno, la gastejo troviĝas ĉirkaŭita de sufiĉe da naturo, kiel videblas ĉi tie:

Ĝi havas kelkajn eksterajn spacojn el kiuj ni povos profiti depende de la vetero

Entute la ejo povas gastigi ĝis 77 homoj en ĉambroj de diversaj grandecoj. Specife:

  • 2 8-personaj ĉambroj
  • 2 6-personaj ĉambroj
  • 1 4-persona ĉambro
  • 4 3-personaj ĉambroj
  • 6 2-personaj 2-litaj ĉambroj
  • 6 2-personaj 1-litaj ĉambroj
  • 1 2-personaj 2-litaj luksaj
  • 2 2-personaj 1-litaj luksaj
  • 3 1-personaj ĉambroj