1. Junulara E-Semajno estas aranĝo por ĉiuj, sendepende de nacio, religio, aĝo, genro, seksorientiĝo kaj handikapecoj. Dum la renkontiĝo ne estos akceptata iu ajn formo de diskriminacio aŭ persekutado. Se vi spertas diskriminacion, ni petas vin raporti tion al la organizantoj.
2. La aliĝo al la renkontiĝo ekvalidas la tagon de la alveno de minimume antaŭpago (eblas pagi la tuton rekte). Kaze ke vi antaŭpagis la tagon de la limdato de aliĝperiodo, bv. pruvi, ke vi sendis la monon ĝustatempe (ekzemple per ekrankopio).
3. La resto de la sumo devas esti pagita per banka ĝiro antaŭ la 27-a de decembro.
4. Vi akceptas la prezojn kiel estas priskribite en la retejo de la aranĝo.
5. La ne estas repagebla aŭ estas transdonebla al alia partoprenonto, kaze ke vi jam pagis ĝin, sed poste tamen bezonas malaliĝi.
6. Por partopreni la eventon sola oni devas esti post sia 16-a naskiĝdatreveno. Personoj kiuj aĝas malpli ol 16 jarojn povas partopreni la eventon nur kun plenaĝa prizorganto.
7. Se vi aĝas inter 16 kaj 18 jarojn, vi devos havi skriban permeson de via patro, patrino aŭ kuratoro. La ŝablono por la permeso troviĝas en la retejo de la evento. Organizanto rajtas postuli konfirmon pri la aĝo de la partoprenanto surbaze de identigilo kaj konfirmon pri la skriba permeso de patro/patrino/kuratoro por la partoprenantoj inter la 16-a kaj 18-a jaraĝo.
8. Se vi ŝatus foti dum la evento, konsideru kaj respektu la fakton, ke ne ĉiuj homoj volas esti fotitaj. Krome, antaŭ publikigi aŭ diskonigi viajn fotojn, certiĝu ke vi havas la konsenton de la homoj, kiuj aperas en ili.
9. Kostoj de damaĝoj al la JES-ejo kaŭzitaj de partoprenantoj estos kovritaj de la partoprenantoj mem, kiuj kaŭzis la damaĝon.
10. La organizantoj ne transprenas respondecon por damaĝoj al sano aŭ posedaĵoj de partoprenantoj, kiuj okazas dum la aranĝo.
11. La organizantoj donas al si la rajton rifuzi partoprenon de partoprenanto, se motivite de sekureckialoj.
12. La organizantoj rajtas postuli forlason de la evento fare de partoprenanto kaj certigi la efektivigon de la postulo, se motivite de sekureckialoj. Tio aplikiĝas precipe por la situacioj en kiuj la konduto de la partoprenanto estas agresema aŭ kontraŭas ĉi tiun regularon.
13. Tiuj personoj kiuj pro la reguloj de ĉi tiu regularo kaj de la ĝenerala leĝo ne povis partopreni JES aŭ devis forlasi JES ne rajtas postuli ion ajn de la organizantoj, precipe repagon la partoprenkotizon.
