Konserler

(Bu sayfa şu anda yalnızca Esperanto dilinde mevcuttur.)

Ĉe JES 2025/’26 koncertos diversaj artistoj, kaj esperantistaj kaj lokaj ne-esperantistaj! Ĉi-sube vi trovas superrigardon pri la jam konfirmitaj koncertoj kiujn vi povos ĝui ĉe JES:

VAPOR

Loka alternativa rokbando koncertos ĉe JES! ☃️🎸

Dum ĉi-jara JES 2025/’26 en Burg (Spreewald), koncertos VAPOR la vesperon de la 30a de decembro.

VAPOR estas alternativa rokbando el Cottbus. Ekde 2022 ili 100% mem verkas kantojn, kaj ĉi-jare ili eldonis sian unuan unuopaĵon “Mirrors”.

Mezbakita

La amuza Esperanta duopo Mezbakita koncertos por ni la 29an de decembro!

Mezbakita (Briardo kaj Delfeno) estas belga duopo kiu formiĝis en 2024. De tiam ili okupiĝis pri verki kaj ludi proprajn kantojn por sia lojala publiko, kiu ajn tio estu…

Inicialoj d.c.

Inicialoj dc aŭ i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Nutrata per alternativa popo kaj moderna elektronika muziko, inicialoj dc miksas tiujn influojn en sian buntan melankolian elektropopmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento. La koncertoj kutime enhavas sinkronizitajn videofilmojn, kaj estas ankaŭ okazoj akustikajn versiojn de la kantoj.

Koncerto de i.d.c. okazos ĉe JES en Burg (Spreewald) la 29an de decembro!

Ilegala Homatako

Ilegala Homatako (a.k.a. Illegaler Menschenangriff) koncertos por ni ĉe JES vespere la 2an de januaro! 👯

Ilia muziko estas miksaĵo de elektro-punka tekno – kun sinteziloj, gitaro, kantado (ankaŭ en Esperanto) kaj kelkaj memfaritaj instrumentoj (neniu ludilo estas sekura antaŭ ili). Ĉio estas ludata tute vive, kun eta prezentado, ĉiam dancema kaj celas esti precipe amuza.

Gijom’

Gijom’ kantas kaj pianludas siajn proprajn kantojn kaj elfrancigojn kun emocio, progresemaj ideoj kaj ironio.

Koncerto de Gijom’ okazos dum JES vespere la 1an de januaro!

Kimo

Kimo koncertos por ni la 30an de decembro.