(Bu sayfa şu anda yalnızca Esperanto dilinde mevcuttur.)
La junulargastejo en kiu okazos JES 2025/’26 nomiĝas DJH Jugendherberge Burg Spreewald.
Ĝia adreso estas (v. en Google Maps):
Jugendherbergsweg 8
03096 Burg (Spreewald)
Jen kiel ĝi aspektas de ekstere:

Ĝi havas du tipojn da dormĉambroj. Estas tiuj kiuj situas en la ĉefa konstruaĵo,

sed ankaŭ tiaj kiaj estas en apartaj lingaj dometoj ekstere (“Finnhütten”):

Kaj ĉi-sube vi vidas kiel aspektas plurlita ĉambro en “Finnhütte” de ene:

Jen la manĝejo:

Krome, ni luos ankoraŭ apartan konstruaĵon, tiun de la proksima lernejo “Mina Witkojc”.
En la lerneja konstruaĵo, okazos nia plena taga kaj vespera programo. Ankaŭ la amasloĝejoj estos tie.
Jen la salono en la lernejo, kiun ni uzos kiel koncertejon kaj diskejon vespere:

Kaj la taga programo okazos en klasĉambroj kiel tiu ĉi:

Memzorgantoj povos kuiri proprajn manĝetojn en la lerneja kuirejo:

