Pratik bilgiler

(Bu sayfa şu anda yalnızca Esperanto dilinde mevcuttur.)

Informoj pri la aranĝo

Estas konsiderate afable paroli Esperanton dum la aranĝo (paroli Esperanton ekzemple plifaciligas al aliaj homoj aliĝi al via konversacio), sed ne regas strikta “lingva disciplino” kaj vi tute rajtas uzi ajnan lingvon laŭ via plaĉo. Kongrue kun tio vi ne rajtas riproĉi homojn kiuj ne parolas Esperanton.

JES estas dediĉita por la junularo kaj havas riĉan noktan programon. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas, ke dum la nokto povas ne esti perfekta silento.

Bedaŭrinde hejmbestoj ne estas permesitaj en la junulargastejo.

Vi ne bezonas kunporti litotukojn. Ili estos provizitaj de la ejo.

La 28an de decembro, la akceptejo malfermos je 16h00.

La 4an de januaro, vi devos foriri el via ĉambro ĝis 9h30. Vi povos prepari manĝpakaĵon por via forvojaĝo.